Nacia Parko Roka Montaro | ||
---|---|---|
nacia parko de Usono, nacia parko [+] | ||
Lando | Usono | |
Subŝtato | Koloradio | |
Koordinatoj | 40° 21′ 0″ N, 105° 41′ 0″ U (mapo)40.35-105.6833Koordinatoj: 40° 21′ 0″ N, 105° 41′ 0″ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Longs Peak [+] | |
- koordinatoj | 40° 15′ 18″ N, 105° 36′ 54″ U (mapo)40.255013888889-105.61511388889 [+] | |
Akvokolektejo | 1 075,5 km² (107 550 ha) [+] | |
Areo | 1 075,5 km² (107 550 ha) [+] | |
Nacia Parko Roka Montaro | ||
Vikimedia Komunejo: Rocky Mountain National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Roka Montaro (angle Rocky Mountain National Park) estas nacia parko de Usono proksimume je 89 km nordokcidente de Denver[1] en nord-centra Koloradio, ene de Front-montaro de la Roka Montaro. La parko estas inter la urboj Estes Park oriente kaj Grand Lake okcidente, ambaŭ en Koloradio. La orientaj kaj okcidentaj deklivaroj de la Kontinenta Akvodislimo estas rekte tra la centro de la parko kun la ekfluejoj de la rivero Kolorado en la nordokcidenta regiono de la parko.[2] Ĉefaj trajtoj de la parko estas montoj, alpaj lagoj kaj ampleksa vario de naturo ene de variaj klimatoj kaj medioj, el arbaroj al monta tundro.
La Nacia Parko Roka Montaro estis aprobita de la Prezidento Woodrow Wilson la 26an de Januaro, 1915, establante la parkolimojn kaj protektante la areon por estontaj generacioj.[3] La volontula korpuso Civilian Conservation Corps konstruis la ĉefan aŭtomobilan ŝoseon, nome "Trail Ridge Road", en la 1930-aj jaroj.[3] En 1976, UNESCO deklaris la parkon kiel unu el la unuaj tutmondaj biosferaj naturrezervejoj.[4] En 2018, pli ol 4.5 milionoj da distraj vizitantoj eniris en la parkon.[5] La parko estas unu el la plej vizitataj en la sistemo de Naciaj Parkoj, range kiel la tria plej vizitata nacia parko en 2015.[6] En 2019, en la parko okazis denove rekordo de 4 678 804 vizitantoj, kun 44% de pliiĝo ekde 2012.[7]
La parko havas totalon de kvin vizitantejoj,[8] kaj la ĉefsidejo de la parko estas en la vizitantejo Beaver Meadows Visitor Center - Nacia Historia Loko desegnita de la Arkitektura Lernejo de Frank Lloyd Wright en Taliesin West.[9] Naciaj Arbaroj ĉirkaŭas la parkon de ĉiuj flankoj, kiel la Roosevelt National Forest norde kaj oriente, la Routt National Forest norde kaj okcidente, kaj la Arapaho National Forest okcidente kaj sude, dum la areo de la Naturejo Indian Peaks rekte sude de la parko.[2]